United States v. Washington (Usono kontraŭ Vaŝingtonio), neformale konata kiel la "Decido Boldt" (angle "Boldt Decision") estis jura proceso traktita en 1974 antaŭ la Usona Distrikta Kortumo por la Okcidenta Distrikto de Vaŝingtonio kaj apelacie en 1975 antaŭ la Usona Kortumo de Apelacioj por la Naŭa Rondiro. Ĝi rekonfirmis la rezervitaj rajton de indianaj triboj en la ŝtato Vaŝingtonio kunagadi flanke de la ŝtato kiel kunadministrantoj de salmoj kaj aliaj fiŝoj, kaj daŭre rikoltadi ilin laŭ la diversaj traktatoj, kiujn Usono subskribis kun la triboj. La triboj de Vaŝingtonio estis cedintaj siajn terpropraĵojn al Usono sed rezervis la rajton fiŝkaptadi kiel antaŭe, inkluzive de kaptado ĉe tradiciaj lokoj ekster la oficialaj rezervejoj. Post longa proceso, la decido de usona juĝisto George H. Boldt asertis ke la triboj rajtas havi duonon de la ĉiujara fiŝrikoltaĵo. En 1975 la apelacia kortumo aprobis la decidon de juĝisto Boldt, kaj la Usona Supera Kortumo malakceptis apelacion. Post rifuzo fare de Vaŝingtonio apliki la decidon, Boldt ordonis ke la Marborda Patrolo efektivigu liajn dekretojn. En posta proceso, juĝisto John Paul Stevens resumis: "Ambaŭ partioj havas rajton, sekurigitan de traktato, preni justan porcion el la disponeblaj fiŝoj."